Raporto pri la KEF 2005 farite de Rogener Pavinski kaj publikigita en TEJO-Tutmonde n-ro 113 (2005:5)
La fama brazila rokgrupo "Titãs" kantas: "Ni ne volas nur manĝon, ni volas manĝon, amuziĝon kaj arton". Ja ĉion ĉi mi trovis en KEF 2005 ĉi-somere en Helsinko, la bela ĉefurbo de Helsinko.
Ne nur pro tio ke la manĝo estis inkluzivita en la aliĝo, sed ankaŭ por tio ke arto kaj amuziĝo estis nia ĉefa plado dum KEF. Kaj mi devas konfesi ke neniu malsatis dum tiu semajno. Tute male, tiam renkontiĝis homoj, kiuj uzas la internacian lingvon laŭ la plej ĝua maniero: Belarte!
La animsatigaj pladoj venis el pluraj mondopartoj, kaj tiel ebligis al ĉiuj, krom ĝui tre varian programon, ekkoni artistojn, kiuj ne ofte venas al la ordinaraj Esperanto-aranĝoj..
Dolchamar |
Dolchamar, la 'hejma valoraĵo' prezentiĝis dufoje, elektre kaj akustike. Elektre ili tre rokas nun, kaj estis la plej verva grupo. Akustike, ili fakte nur anstataŭigas la elektran gitaron per la akustika kaj faras la saman koncerton, pli bone por ni, kiuj povis dufoje ilin spekti.
Ĵomart kaj Nataŝa en Liberté |
Estis aparta sud-amerika etoso en ĉi tiu KEF. Flavio Fonseca kaj Alejandro Cossavella respondecis pri ĝi. Al la koncerto de Flavio, venis homoj (ne-esperantistoj) en Helsinko por spekti. Li plurfoje estis postulata de kelkaj muzikistoj, kiuj deziris lerni kiel ludi sambon! Alejandro Cossavella kontentige suprprizigis ĉiujn ĉar, kvankam multaj aŭdis liajn kanzonojn antaŭe, li unuafoje partoprenis en KEF. Tiel bone kiel muzikisto kaj kantisto li same estas bona komedianto, ĉiam kun bona humoro.
Martin Wiese |
Jomo kaj Liberecanoj koncertis per danciga muzika miksado, kiu laŭ li mem povas esti nomata kiel slavrokenrolo! Esperanto-Desperado, kiu laŭ mi estas la plej 'esperantista' muzikgrupo nuntempe efike dancigis la publikon! En la lasta nokto ni povis spekti la UNUSOLAN koncerto de La Porkoj iam ajn !
La nemuzika flanko de la festivalo same estis ege riĉa, per kontribuoj de Jorge Camacho, kiu gvidis interalie, atelieron pri poemverkado, rokliriko kaj erotika poezio. Sten Johansson prelegis pri prozoverkado kaj prezento pri krimromanoj i.a. Probal Dasgupta pri recenzarto kaj beletra tradukado. Arnaŭ Torras ekspoziciis siajn komiksojn. Teatra kaj Opera vespero, Filmodublada konkurso kaj pluraj aliaj prelegoj kaj atelieroj rilate al arto okazadis.
En "artistoj sinprezentas", kantistoj, verkistoj povis klarigi pri siaj verkoj, siaj laboraĵoj kaj respondi demandojn de la publiko!
Roklirika ateliero |
Do iom hazarde kuniĝis artistoj kaj partoprenantoj por kune improvize ludi. Verdire, rilate al kantistoj, neniu eltrovaĵo aperis, tamen la vespero estis tiel amuze ke oni devis forpeli nin de la klubejo por fermi gin. Alia ekzemplo estis la vespero de erotika poezio, en kiu Jorge Camacho invitis plurajn partrenantojn por deklami sursceneje la poemojn.
Improvizita sambo |
Neforgesebla estis la dublada konkurso - Oni dublis filmojn konatajn (aŭ ne) vive dum ili spektiĝis ĉe granda ekrano! Imagu ke la kunveno de la hobitoj en "la majstro de la ringoj" fariĝis, laŭ la dublado, estrar-kunveno de UEA!
JoMo kaj Kimo ŝanĝas siajn muzikilojn |
La nokotmeza suno brilegis kune kun la esperanta kulturo ĉi-somere en Helsinko. Ke ankaŭ ni ĉiuj respondecu pri forigo de la nigraj nuboj de la E-kultura ĉielo, por ke ĝi daŭre brilu plu.
Rogener Pavinski
Komitatano A por EUROKKA
PS: Mi supozas ke se vi ne ĉeestis, post legado de ĉi tiu artikolo vi ja prave bedaŭras, tamen bona notico estas ke baldaŭ venos filmo sur DVD pri KEF 2005!
Nenhum comentário:
Postar um comentário